Meervoud estas maldekstra suverenista cerbumkomitato kaj laborgrupo kiu aspiras al sendependa flandra ŝtato,kaj por tio havas tri celojn: la nacian konsciigon, la nacian suverenecon kaj la popolan suverenecon. Tio signifas ke interna leĝa sistemo devas rebonigi la demokration, kiu estas malkonstruita per la monda kapitalismo kaj neoliberalismo. Por atingi tiujn celojn ni publikigas la monatan revuon 'Meervoud', diversajn librojn kaj broŝurojn. Meervoud ankaŭ komenciĝas aŭ partoprenas agitadojn koncerne siajn celojn.
Ekde la Belga ŝtato estis kreata, en 1830, la povo de la regantaj klasoj estis konstruata sur la naciaj grand-industrioj. Sed, ekde la okdekaj jaroj de la 20a jarcento, la reganta klaso iĝis frakcio de la multnaciaj kapitalistaj grupoj kiuj trudas neoliberalan politikon al la Eŭropaj popoloj, plejparte pere de la EU. Tiu politiko signifas socialan malkonstruadon kaj eliminadon de la demokratio.
La Belga reganta klaso havas ankoraŭ intensan politikan kontrolon, kun la subteno de la multnacia kapitalo, sed ĝi pli kaj pli perdas ĝian gvidan ideologian pozicion rilate al la popolo. Por sekurigi sian regantan pozicion, la reganta klaso devas sin apogi sur kontraŭsociaj kaj kontraŭdemokrataj iloj. Ekzemplo de tiaj iloj estas la transsifono de leĝaj kompetentoj al neelektitaj supranaciaj institucioj, kiel EU kaj WTO.
Pro la perdo de la ideologa influo de la Belga reganta klaso, la komuna penskadro de Flandrio kaj Valonio (la du nacioj kiuj vivas en la Belga kadro) erodiĝas. La Belga ŝtatnaciismo devas delasi kampon al la du popoloj, la komuna Belga profito malklariĝas. Lante, nova opinio kreskas, kiu ne plu estas Belga, sed Flandra kaj Valona.
Por la maldekstraj Flandriistoj gravas :
- plifortigo de la nacia konscio, inter alie per la alkonstruado de la Nederlanda lingvo (la 6a lingvo en Eŭropo, 22 miljono da parolantoj), respekto por la lingvaj leĝoj en kaj cirkaŭ Bruselo, kontraŭ la kreskanta individualista konsumentismo, en kiu la Angla estas la dominanta lingvo. Ne-diskriminacio kaj integrigo de migrantoj per lernigi al ili la Nederlandan lingvon per registaraj iloj.
- nacia suvereneco por Flandrio, kiel sendependa ŝtato en konfederacio naciara Eŭropo. La EU transformas la popolojn al etnioj kaj regionoj kun limigita kultura autonomio kaj mem malpli da ekonomia decidpovo. Flandra ŝtato devas reakiri sian suverenecon per retiriĝo el trudkitelo de monda kapitalismo kiu substituas la nacian suverenecon de popoloj per suvereneco de akciuloj kaj direktantoj.
- Flandra ŝtato estas internaciista, tio signifas ke estu granda malfermeco al aliaj popoloj kaj ŝtatoj, kaj ke problemoj internaciaj devas esti volvataj pace. Suverena Flandra ŝtato devas konstrue disvolvigi rilatojn kun aliaj popoloj kaj la Valona najbaro. Maldekstraj Flandriistoj volas kunlaboron kun ĉiuj demokrataj kaj suverenistaj movadoj en la mondo.
- Por maldekstraj flandriistoj la rebonigo de la demokratio estas per la alkonstruado de la popolsuvereneco. Ĉiu ŝtata decidpovo estas la esprimo de la popola volo per internaj demokrataj institucioj. La popola volo estas la eko de ĉiu politika legitimeco. Ni malaprobas la legitimecon de nekontroleblaj supernaciaj teknokracioj kiel EU, IMF, NATO, OESO, …
Per demokrata ordo ni ankaŭ volas subteni la soci-ekonomian kreskon de la nacio. Interalie ni pensas pri demokrata kontrolo de la kapitalo, al kontrakta ekonomia kadro inter entreprenoj kaj registraro (en kiu socia kaj ekologia normo estas deviga kaj la kundecidpovo de sindikatoj kaj konsumentgrupoj estas certigata), al justa impostsistemo, al plena laboroportuno kaj socia sekureco. Tio signifas rompi la neoliberalan politikon.
La rebonigo de la demokratio per popolsuvereneco malgrandigos la diferencon inter povro kaj riĉo en Flandrio kaj estas la plej bona vojo al rekreado de la prospero kaj la bonfarto de la Flandra popolo.
Bruselo, marto 2005.

(artikels)